2007-07-24

NI KUŜAS ĈE NI

Kara venu kuŝi ĉe mi
nek agoj nek vortoj necesas kiam vi kuŝas ĉe mi.


Venu por kuŝi apud mi
nek kuru nek laboru nur ripozu en lito ĉe mi.

Mi bezonas kuŝi ĉe vi
nur spiri kaj kortremi senpense en lito apud vi.

Sara 2005


-----------------------------------------------------------------------------------------

NI KUŜAS ĈE NI
(kanta versio)

Kara venu kuŝi ĉe mi
Nek agoj nek vortoj
necesas kiam vi kuŝas ĉe mi
Vi venu apud mi

Venu por kuŝi ĉe mi

Nek kuru nek laboru
Nur ripozu en lito ĉe mi
Vi venu apud mi

Bezonas kuŝi ĉe vi
Nur spiri kaj kortremi
Senpense dolĉe kun vi nur vi

Vi bezonas kuŝi ĉe mi

Nur spiri kaj kortremi
senpense dolĉe kun mi nur vi

Venu por kuŝi ĉe mi
Nek kuru nek laboru
Nur ripozu en lito ĉe vi
mi venu apud vi

Kara venu kuŝi ĉe mi
Nek agoj nek vortoj
necesas kiam vi kuŝas ĉe mi
Vi venu apud mi

Rekantaĵo

Adaptigo por kantado: Kris (Christian Spitzer) 2007
Registrita por la Kore-albumo Tielas Vivo (Vinilkosmo 2007)


2 comments:

Cezar said...

Kara Sara,

mi uzis viajn tekstojn rilate al "Kore" por informo en la muzikblogo ESPERANTOMUZIKO.

Legu pri tio en: http://esperantomuziko.blogspot.com/2007/08/sara-trk-kaj-kore.html

Kore salutas, Cez!

Antibarbarus said...

Tre amikajn Esperanto-salutojn el Kroatio! Ankau mi estas simpatianto de mondcivitanismo, enregistrita en la Mondcivitana registrolibro. Mi gratulas vin pro la bela blogo.