2007-07-24

HAŬTO

Mi ne povas labori
pro revoj pri via haŭto.
Fingropintoj tuŝas oficejan paperon
sed revas pri via haŭto.
Necesas labori lerte kaj koncentrite
sed fingroj miaj ne kunlaboras.


Ili karesas seĝoteksaĵon
por pli bone memori vian haŭton.
Teksaĵo ne taŭgas
ne sufiĉe molas
ne sufiĉe varmas.
Mi laborigas la fingrojn
sur la komputora klavaro.
La griza plasto ne plaĉas al ili.
Ŝvebas ili en la aero revante pri via haŭto.


Mi ne povas dormi
pro revoj pri via haŭto.
Dorso mia sopiras
ludi kun dorso via
ĝeme atendas alvenon de brusto via.

Mi ne povas bone paroli
pro revoj pri via haŭto.
Miaj lipoj kaj lango sukiĝas
kaj karesas unu la alian
revante pri via …
… haŭto.


Sara 2005

No comments: