2007-07-24

FAMILIA DRAMO EN KVAR AKTOJ

LA ALIA VIRINO
La fremda viro rigardas vin en la arbaro
Fremda soldato kun geedza ring'
Vi ambaŭ scias kion li devas fari
Sceno jam konata dum ĉiu milit'

Dum li perforte kuŝigas vin,
ĉu vi pensas pri ŝi
kiu atendas lin?
Ŝi, kiu legas novaĵojn ĉiutage
por certigi ke nenio okazis al li
Ĉu vi dum plenumado de fremda soldato
pensas pri filo ŝia
kiu estas duonfrato al naskota filino via?

LA DUONFRATO
Ĉu vi ne sciis ke en fora lando
duonfratinon vi havas?
En la lando
kie via patro heroe militis.

LA FILINO
Ĉu nekonata patro via
ne perfortis vian patrinon?
Ne - li nur plenumis siajn devojn.

LA EDZINO
Kiam via viro revenis de milito
De kio vi konsolas lin?
De la bombotimo.

Pri kio li rakontas al vi
de la malhela sendorma nokto?
Ne pri la memoroj pri liaj viktimoj
pri kiuj li rakontas nur al psikologo
- ĉar vi ne rajtas scii tion pri li.

Pri kio li pensas kiam li amas vin?
Pri la virinoj kiujn li perfortis.
Li rakontas al neniu pri la perfortitaj virinoj
- eĉ ne al si mem
ĉar li ne volas scii tion pri si mem.


Sara 2005

No comments: