2007-07-24

NOVA ROMANTIKO
Ili testis sin kune antaŭ ol…

Sara 2005
LA ULO EN LA CENTRO

Ankaŭ ŝi,
post ne longe
perdos la fidon je li.
Ankaŭ ŝi
laciĝos atendi lin.
Ŝi, kiel la inoj antaŭaj.

Post ŝi jam longa vico da knabinoj
kiuj volas provi lin.
Ju pli da intaj amikinoj
des pli da ontaj.
Li ja vere devas esti io
la ulo en la centro.
Inan amason li allogis
de ĉiuj landoj.

La knaboj lin envias.
Li sekrete ploras.


Sara 2005
PARA DANCO

Li vidas lin
trans la homar'.
Li rerigardas kaj skuiĝas.

Li kaj li
kuniras el la ĉambron
sed ne tute proksime.
Neniu rajtas vidi
kiom kortuŝitaj kaj tremantaj
ili ambaŭ estas.

Ekstere neniu vidas ilin.

Ene la Bambo komenciĝas…

Sara 2005
KELKAJ NOKTOJ

Dum bonaj noktoj
miro regas min.
Ellitiĝas je la tria
por silenton aŭskulti.
Pensi pri la dormantaj najbaroj
la nekonatuloj en la sama homstokejo sur la tero.
Revas mi pri futuro
planas ion ajn
sen hezito pro obstakloj.

Dum malbonaj noktoj
spiritoj regas min.
Forpasintaj eventoj min turmentas.
Malamikoj abundas.
Futuro nigras.

Kelkaj noktoj estas sensonĝaj, senvekaj.

Mi ne scias ĉu ili bonas aŭ malbonas.

Sara 2005
AMU NUN!

Mia kara
Jam je nia komenc'
mi vidas la fin'

Venu al nia lit'
Spertu la miraklon

Mia viv'
kaj via viv'
dise en geografi'
diversaj revoj pri futuro
direkto, kvalito, sinteno

Mia kara
por ĉiam mi amos vin
sed nur nun ni estas kune


Sara 2006
ŜVITO

Kungluante niajn korpojn
rivereto da likvaĵo
transportante elektrajn kurentojn
inter vi kaj mi.


Sara 2006
SPIRO
Donu al mi vian spiron.
La spiro kiu hejtigas mian orelon
kaj ŝvitigas vian frunton.
Spiradado via
ekspirigas min.


Sara 2006
HAŬTO

Mi ne povas labori
pro revoj pri via haŭto.
Fingropintoj tuŝas oficejan paperon
sed revas pri via haŭto.
Necesas labori lerte kaj koncentrite
sed fingroj miaj ne kunlaboras.


Ili karesas seĝoteksaĵon
por pli bone memori vian haŭton.
Teksaĵo ne taŭgas
ne sufiĉe molas
ne sufiĉe varmas.
Mi laborigas la fingrojn
sur la komputora klavaro.
La griza plasto ne plaĉas al ili.
Ŝvebas ili en la aero revante pri via haŭto.


Mi ne povas dormi
pro revoj pri via haŭto.
Dorso mia sopiras
ludi kun dorso via
ĝeme atendas alvenon de brusto via.

Mi ne povas bone paroli
pro revoj pri via haŭto.
Miaj lipoj kaj lango sukiĝas
kaj karesas unu la alian
revante pri via …
… haŭto.


Sara 2005
LA ENMIGRANTO

Estas dura vivo la senŝtata.
Iamaj amikoj iras policen.
Protektantoj trompas vin.
Fidi vi devas ĉiun fremdulon.
Garantiojn neniajn.
Iu ajn tago povas esti la fina
- la sendotago.
Resendo al la forlasata ne plu amata lando.


Sara 2006
EŬROPA TERO

Tra Eŭropo iras fantomo.

Antikvaj kaj prahistoriaj ostoj
vekas grandan intereson
de arkeologoj, lernejaj klasoj kaj ĵurnalistoj.

La ostojn freŝajn neniu volas vidi.
Neniu parolas pri ili.
Neniu volas montri ilin.

Kaŝitaj ili estos forgesataj
ĝis futuraj arkeologoj miros.
La ostoj sub niaj piedoj
en moderna Eŭropo.


Sara 2005

FAMILIA DRAMO EN KVAR AKTOJ

LA ALIA VIRINO
La fremda viro rigardas vin en la arbaro
Fremda soldato kun geedza ring'
Vi ambaŭ scias kion li devas fari
Sceno jam konata dum ĉiu milit'

Dum li perforte kuŝigas vin,
ĉu vi pensas pri ŝi
kiu atendas lin?
Ŝi, kiu legas novaĵojn ĉiutage
por certigi ke nenio okazis al li
Ĉu vi dum plenumado de fremda soldato
pensas pri filo ŝia
kiu estas duonfrato al naskota filino via?

LA DUONFRATO
Ĉu vi ne sciis ke en fora lando
duonfratinon vi havas?
En la lando
kie via patro heroe militis.

LA FILINO
Ĉu nekonata patro via
ne perfortis vian patrinon?
Ne - li nur plenumis siajn devojn.

LA EDZINO
Kiam via viro revenis de milito
De kio vi konsolas lin?
De la bombotimo.

Pri kio li rakontas al vi
de la malhela sendorma nokto?
Ne pri la memoroj pri liaj viktimoj
pri kiuj li rakontas nur al psikologo
- ĉar vi ne rajtas scii tion pri li.

Pri kio li pensas kiam li amas vin?
Pri la virinoj kiujn li perfortis.
Li rakontas al neniu pri la perfortitaj virinoj
- eĉ ne al si mem
ĉar li ne volas scii tion pri si mem.


Sara 2005
LA TRISTA

Malvarmaj kaj malplenaj.
Ŝi turniĝis siadirekten.
Li turniĝis aliadirekten.

Ŝi ne povis dormi
sidiĝis en laborangulo
por legi kaj plori.

Li ne povis dormi
iris banĉambren
por fari la tristan kaj tedan.


Sara 2005
SENPERDA

Eĉ ne sufiĉe da memfido vi havis.
La plenvivantaj homoj
senhezite
plenkore
enplonĝis katastrofojn.
Ploregis, suferis.
Perdis amon, monon, hejmon, laboron.
Ne povas perdi amaton se amaton oni ne havas.

Sara 2005
AMIKECO PALAS

Nia amikeco palas ekde…
...ekde mi ne scias
Ĉu gravas?
Post tagoj vagade
kaj vesperoj babilade

- silenta malpleno.

Sara 2006
SOLECO ELEKTITA?

Ĉu tute sole mi pli ĝuas?
Soleco limigas la elekton de okupo
Malbona akompano ĝin detruas
En plej kreivaj spertoj mi prefere solas
Ĉu ĉar mi preferas tiajn spertojn
aŭ ĉar mi alkutimiĝis al okupoj taŭgaj por soleco?

Sara 2005
AMO NUR

Ĉu ankaŭ mi iĝis tia?
Iĝis La Ne Plu Amata.
Tia virino kiun dum solulaj jaroj mi tiom malestimis.

Kiam okazis tio?
Dum jaroj paŝo post paŝo.

Kiel ni venis ĉi tien?
Pro kion mi faris aŭ ne faris.
Pro plendoj ne povas esti – eble laŭdojn mankis.

Simulas li nun dormon por eviti dezirojn miajn.
Dezirojn antaŭe tiom dezirataj.
Ekde kiam ne plu?
Ĉu dezirojn de alia li nun deziras – eble jam ĝuas?

Kiom rapide la miro de amtrovo forvelkas.
Restas senmira ĉiutaga amo nur.
Kial NUR amo?
En solulaj jaroj la nura revo estis: amo nur.

Sara 2005
SUSURO

Susuro en mia kapo.
Ripetaĉoj. Tedaj admonoj. Neniam ĉesantaj.
La riproĉemulo ne plu ĉeestas.
Sed la babilaĉo ripetadas senĉese.

La susuro de iamaj riproĉoj kaj neforgesitaj plendoj
perturbas min iam kaj ie ajn.
Taskojn mi ne povas plenumi.
Nek vesti min, nek paki la valizon.
La ripetaj admonoj ŝtelas energion kaj fokuson.

Panjo ne plu ĉeestas.
Ŝian kareson mi ne plu povas senti.
Ŝian gajan voĉon ne plu aŭdi.
Ne plu telefoni ŝin por rakonti novaĵojn.
Sed ŝiaj plendoj daŭre susuras en mia kapo
tage kaj nokte.

Sara 2005
DENOVE

Denove
ankoraŭ foje
mi iras por renkonti
homojn kiujn mi ne elektis.
Sed iri ja estas mia elekto.

Mi diras al mi mem
ke elekton mi ne havas.
Sed elekto estas mia
kaj neniu alia kulpas.

Iri mi ne volas.
Mi iras
denove
senforta
sendecidema.


Kio okazus se mi ne plu venas - iam ajn ?

Sara 2005
LA VENONTA FOJO

Estas tiom ĝuoplena
la penso pri la venonta fojo
kiam ni sidos ĉi-tie kune
denove manĝante, trinkante, kisante
en la suno

La penso estas tiom forta
ke mi preskaŭ ĝuas jam nun
dum ni manĝas, trinkas, kisas
- sed nur preskaŭ

La venonta fojo
pri kiu mi jam revas
certe pli bonas

Tiam mi vere ĝuos!

Sara 2005
ORAJ MANKATENOJ

Kiel oraj mankatenoj ĝi estas
mia bonpagita laboro
Luksa propra oficeja ĉambro
Kompaniaj festoj
-Estu dankema!
-En tiaj tempoj…
-Senlaboruloj abundas
Sklaviga
Senspira
Senfutura
- Sed tiom favora!
La oraj mankatenoj jukas - mi gratas - ekzemo kreskas

Sara 2005
NI KUŜAS ĈE NI

Kara venu kuŝi ĉe mi
nek agoj nek vortoj necesas kiam vi kuŝas ĉe mi.


Venu por kuŝi apud mi
nek kuru nek laboru nur ripozu en lito ĉe mi.

Mi bezonas kuŝi ĉe vi
nur spiri kaj kortremi senpense en lito apud vi.

Sara 2005


-----------------------------------------------------------------------------------------

NI KUŜAS ĈE NI
(kanta versio)

Kara venu kuŝi ĉe mi
Nek agoj nek vortoj
necesas kiam vi kuŝas ĉe mi
Vi venu apud mi

Venu por kuŝi ĉe mi

Nek kuru nek laboru
Nur ripozu en lito ĉe mi
Vi venu apud mi

Bezonas kuŝi ĉe vi
Nur spiri kaj kortremi
Senpense dolĉe kun vi nur vi

Vi bezonas kuŝi ĉe mi

Nur spiri kaj kortremi
senpense dolĉe kun mi nur vi

Venu por kuŝi ĉe mi
Nek kuru nek laboru
Nur ripozu en lito ĉe vi
mi venu apud vi

Kara venu kuŝi ĉe mi
Nek agoj nek vortoj
necesas kiam vi kuŝas ĉe mi
Vi venu apud mi

Rekantaĵo

Adaptigo por kantado: Kris (Christian Spitzer) 2007
Registrita por la Kore-albumo Tielas Vivo (Vinilkosmo 2007)