Showing posts with label poemoj. Show all posts
Showing posts with label poemoj. Show all posts

2012-12-12

KAFPAŬZO

En la kafejo, ili preterpasas unu la alian
senlaborulo fuĝante sian solecan silenton
trolaborulo fuĝante sonorantajn telefonojn kaj babilantajn kolegojn

 

Sara 2012

2012-03-23

DANKON

Dankon por la varmaj, karesemaj, pasiaj noktoj
Dankon por la tagoj kiam ni klopodis
kaj foje sukcesis
esti amikoj

Sara 2010

LA PERDITA REVO

La revo ne plenumiĝis.
Li kabeis.
Li tamen spionis ekster renkontiĝoj.
La eternaj figuroj, la komencantoj, la gramatikbatalantoj, la nerdoj.
La senpostula kunestado. La ĝojo.
Li perdis la finvenkan ardon, sed sen ĉio tio kio restas?
Televido, baro, futbalo.
Li eniris kaŝe kaj tuj estis alproksimiĝita de funkciuloj.
Ĉu vi pagis?

VIAJ PETANTAJ OKULOJ

Forprenu viajn petantajn okulojn de mi.
Mi ne estas malpli postulema ol ŝi.
Mi ankaŭ ne estus eterna ĝojo por vi.

Mi ofte gajas kaj facile amas ĝuste ĉar mi ne havas infanojn kun vi.

Se mi devintus atendi hejme vespere sola kun la infanoj
atendante vin dum vi sportas aŭ trinkas kun viaj amikoj,
mi amariĝus multe pli rapide ol ŝi.

Mi glaciiĝus, kaj kverelus kaj forpuŝus vin.

Do, finfine, demetu viajn petantajn okulojn kaj vivu vian elektitan vivon aŭ faru alian elekton.
Mi ne savos vin. Vi savu vin mem.

Sara 2009

LA PAGANOJ

Pastro kiu vizitas ŝamanon.
Socialisto kiu amasigas monon.
Lingvisto kiu studas Esperanton.

Sara 2008

EMO KAJ VOLO, KIE VI VIN KAŜIS?

Volo sen povo
Povo sen ebleco
Povo kaj emo sen loko
Povo kaj emo kaj loko, sed nenou kunulo
Ulo kaj volo, sed neniu permeso
Instigo kaj loko, sed neniu emo
Emo kaj loko sen povo
Televido
Emo kaj ulo - neniu loko - ne gravas- neniu permeso - ne gravas - emo kaj ulo kaj fino

2010-10-11

MIA TRIBO

Aparta tribo multnacia
renkontiĝas en arbar'

Senlanda, senflaga, senarmea
kreante historion kaj tradicion
de esperoj kaj revoj

Ne diasporaj de iama land'
sed dise semitajn anojn
kiuj serĉas sian popolon


Sara 2010
Oranĝa Renkontiĝo, Härnösand, Svedio

2008-08-01

LA SILENTA MOMENTO
Ni promenis en silento
amikeca, trankvila, senzorga silento
senproblema, senvorta kunestado

Ekestis kiam ni turnis de la brua aĉetstrato
al la trankvila havenstrateto
En la angulo inter la stratoj estis vido al la maro
Kaj de tiu momento kiam ni turnis

nia silenta kunestado ĝis la hotelo estis magia

Valoris la tuta peno de la vojaĝo;
la turismado, la miskomprenoj kaj malakordo
Plena akordo inter ni kaj kun la mondo
ekde la turno ĉe la maro ĝis la hotelo

Kiel perfekte mezurita pauzeto dum tangodancado
Kompleta silenta interkonsento inter la dancanta paro

Sen tiaj momentoj neniu peno valorus

Sara 2008

2008-07-27

21 JAROJ
Dum dudek unu jaroj ni havis ian tipan rilaton
Rilato kiu neniam komencis
La rilato kiu daŭre ne okazas

Foje estas ĝus okazonta
Foje nur okazintonta
Dum etaj sekundoj certe survoje al okazanta- sed tamen ne

Varmaj brakumoj
Ardaj okulumoj
Mia kara
Por ĉiam mi amos vin- sed neniam ni estos kune

Sara 2008

2007-10-07

ETAJ MOMENTOJ
ekster ĉio
oni ŝtelas al si
etajn momentojn da ĝojo

Sara 2007
INFANOJ DE EKVADORO
En la lernejo la etaj infanoj
kun etenditaj molvarmaj brakoj
petas helpon
sidas sursine
De tago al tago mi prizorgas ilin pli

En la strato la etaj infanoj
per etenditaj malpuraj manoj
petas monon
vendas etaĵojn
De tago al tago mi ignoras ilin pli

Ne eblas promeni tra la centro sen ignori ilin
Ne eblas rigardi en la okulojn de la stratinfanoj
Ne forgesu:
neniam, neniam enrigardu iliajn okulojn
- alie vi ne povos dormi.

Sara 2007

2007-07-24

NOVA ROMANTIKO
Ili testis sin kune antaŭ ol…

Sara 2005
LA ULO EN LA CENTRO

Ankaŭ ŝi,
post ne longe
perdos la fidon je li.
Ankaŭ ŝi
laciĝos atendi lin.
Ŝi, kiel la inoj antaŭaj.

Post ŝi jam longa vico da knabinoj
kiuj volas provi lin.
Ju pli da intaj amikinoj
des pli da ontaj.
Li ja vere devas esti io
la ulo en la centro.
Inan amason li allogis
de ĉiuj landoj.

La knaboj lin envias.
Li sekrete ploras.


Sara 2005
PARA DANCO

Li vidas lin
trans la homar'.
Li rerigardas kaj skuiĝas.

Li kaj li
kuniras el la ĉambron
sed ne tute proksime.
Neniu rajtas vidi
kiom kortuŝitaj kaj tremantaj
ili ambaŭ estas.

Ekstere neniu vidas ilin.

Ene la Bambo komenciĝas…

Sara 2005
KELKAJ NOKTOJ

Dum bonaj noktoj
miro regas min.
Ellitiĝas je la tria
por silenton aŭskulti.
Pensi pri la dormantaj najbaroj
la nekonatuloj en la sama homstokejo sur la tero.
Revas mi pri futuro
planas ion ajn
sen hezito pro obstakloj.

Dum malbonaj noktoj
spiritoj regas min.
Forpasintaj eventoj min turmentas.
Malamikoj abundas.
Futuro nigras.

Kelkaj noktoj estas sensonĝaj, senvekaj.

Mi ne scias ĉu ili bonas aŭ malbonas.

Sara 2005
AMU NUN!

Mia kara
Jam je nia komenc'
mi vidas la fin'

Venu al nia lit'
Spertu la miraklon

Mia viv'
kaj via viv'
dise en geografi'
diversaj revoj pri futuro
direkto, kvalito, sinteno

Mia kara
por ĉiam mi amos vin
sed nur nun ni estas kune


Sara 2006
ŜVITO

Kungluante niajn korpojn
rivereto da likvaĵo
transportante elektrajn kurentojn
inter vi kaj mi.


Sara 2006
SPIRO
Donu al mi vian spiron.
La spiro kiu hejtigas mian orelon
kaj ŝvitigas vian frunton.
Spiradado via
ekspirigas min.


Sara 2006
HAŬTO

Mi ne povas labori
pro revoj pri via haŭto.
Fingropintoj tuŝas oficejan paperon
sed revas pri via haŭto.
Necesas labori lerte kaj koncentrite
sed fingroj miaj ne kunlaboras.


Ili karesas seĝoteksaĵon
por pli bone memori vian haŭton.
Teksaĵo ne taŭgas
ne sufiĉe molas
ne sufiĉe varmas.
Mi laborigas la fingrojn
sur la komputora klavaro.
La griza plasto ne plaĉas al ili.
Ŝvebas ili en la aero revante pri via haŭto.


Mi ne povas dormi
pro revoj pri via haŭto.
Dorso mia sopiras
ludi kun dorso via
ĝeme atendas alvenon de brusto via.

Mi ne povas bone paroli
pro revoj pri via haŭto.
Miaj lipoj kaj lango sukiĝas
kaj karesas unu la alian
revante pri via …
… haŭto.


Sara 2005
LA ENMIGRANTO

Estas dura vivo la senŝtata.
Iamaj amikoj iras policen.
Protektantoj trompas vin.
Fidi vi devas ĉiun fremdulon.
Garantiojn neniajn.
Iu ajn tago povas esti la fina
- la sendotago.
Resendo al la forlasata ne plu amata lando.


Sara 2006