2012-03-23

DANKON

Dankon por la varmaj, karesemaj, pasiaj noktoj
Dankon por la tagoj kiam ni klopodis
kaj foje sukcesis
esti amikoj

Sara 2010

LA PERDITA REVO

La revo ne plenumiĝis.
Li kabeis.
Li tamen spionis ekster renkontiĝoj.
La eternaj figuroj, la komencantoj, la gramatikbatalantoj, la nerdoj.
La senpostula kunestado. La ĝojo.
Li perdis la finvenkan ardon, sed sen ĉio tio kio restas?
Televido, baro, futbalo.
Li eniris kaŝe kaj tuj estis alproksimiĝita de funkciuloj.
Ĉu vi pagis?

VIAJ PETANTAJ OKULOJ

Forprenu viajn petantajn okulojn de mi.
Mi ne estas malpli postulema ol ŝi.
Mi ankaŭ ne estus eterna ĝojo por vi.

Mi ofte gajas kaj facile amas ĝuste ĉar mi ne havas infanojn kun vi.

Se mi devintus atendi hejme vespere sola kun la infanoj
atendante vin dum vi sportas aŭ trinkas kun viaj amikoj,
mi amariĝus multe pli rapide ol ŝi.

Mi glaciiĝus, kaj kverelus kaj forpuŝus vin.

Do, finfine, demetu viajn petantajn okulojn kaj vivu vian elektitan vivon aŭ faru alian elekton.
Mi ne savos vin. Vi savu vin mem.

Sara 2009

LA PAGANOJ

Pastro kiu vizitas ŝamanon.
Socialisto kiu amasigas monon.
Lingvisto kiu studas Esperanton.

Sara 2008

EMO KAJ VOLO, KIE VI VIN KAŜIS?

Volo sen povo
Povo sen ebleco
Povo kaj emo sen loko
Povo kaj emo kaj loko, sed nenou kunulo
Ulo kaj volo, sed neniu permeso
Instigo kaj loko, sed neniu emo
Emo kaj loko sen povo
Televido
Emo kaj ulo - neniu loko - ne gravas- neniu permeso - ne gravas - emo kaj ulo kaj fino

ENMIGRANTA FLORO

enmigrinta floro
mire vidas de balkon'
indiĝen' arbar'

Sara 2011

SILENTAJ AŬTOJ

silentaj aŭtoj
atendas siajn moŝtojn
parkejo ĝemas

Sara 2011

MARTO

kaŭranta neĝo
kato rigardas birdmigradon
la skioj ploras


Sara 2012

FEBRUARO

glaciŝelo en ombro
pasintjara herbo en putriĝantaj folioj
kapreolo smaĉas


Sara 2012

JANUARO

neĝo sur aŭto
nubkovrita ĉielo
boto ekdancas


Sara 2012