Showing posts with label multkoloraj paĝoj. Show all posts
Showing posts with label multkoloraj paĝoj. Show all posts

2012-03-23

LA PAGANOJ

Pastro kiu vizitas ŝamanon.
Socialisto kiu amasigas monon.
Lingvisto kiu studas Esperanton.

Sara 2008

EMO KAJ VOLO, KIE VI VIN KAŜIS?

Volo sen povo
Povo sen ebleco
Povo kaj emo sen loko
Povo kaj emo kaj loko, sed nenou kunulo
Ulo kaj volo, sed neniu permeso
Instigo kaj loko, sed neniu emo
Emo kaj loko sen povo
Televido
Emo kaj ulo - neniu loko - ne gravas- neniu permeso - ne gravas - emo kaj ulo kaj fino

2010-10-11

LA AŬTO

Elirante en la ĝardenon li fermis la pordon al la domo malantaŭ si por eviti la sonon de lia kverulanta edzino.

Li ne tro bezonis prilabori la ĝardenon hodiaŭ, sed li bezonis trankvilan rifuĝejon – la bezonoj de la plantoj estis nur preteksto por iri aliloken.

Kriantaj aŭtoradoj skuas lin de liaj pensoj kaj tiras liajn okulojn al la strato. Unu aŭto haltas forte apud alia aŭto kaj du agresivaj junuloj elkuras el la unua aŭto. Ili kriegas al la dua aŭto.
Lia koro ekbatas. La situacio memorigas lin pri la multaj okazoj dum lia infaneco kiam lia ebria patro kaŭzis akcidentojn dum ŝoforado.

La najbara kato venas tra la arbustoj kaj karese ĉirkaŭiras liajn krurojn. Li tuŝas ĝin kaj senatendite komencas plori.

Li reiras en la domon por peti la edzinon ŝofori lin al la tombejo de lia patro.

Li mem neniam kuraĝis ŝofori.

Sara 2009
KEF Helsingør

MIA TRIBO

Aparta tribo multnacia
renkontiĝas en arbar'

Senlanda, senflaga, senarmea
kreante historion kaj tradicion
de esperoj kaj revoj

Ne diasporaj de iama land'
sed dise semitajn anojn
kiuj serĉas sian popolon


Sara 2010
Oranĝa Renkontiĝo, Härnösand, Svedio

2008-08-01

LA SILENTA MOMENTO
Ni promenis en silento
amikeca, trankvila, senzorga silento
senproblema, senvorta kunestado

Ekestis kiam ni turnis de la brua aĉetstrato
al la trankvila havenstrateto
En la angulo inter la stratoj estis vido al la maro
Kaj de tiu momento kiam ni turnis

nia silenta kunestado ĝis la hotelo estis magia

Valoris la tuta peno de la vojaĝo;
la turismado, la miskomprenoj kaj malakordo
Plena akordo inter ni kaj kun la mondo
ekde la turno ĉe la maro ĝis la hotelo

Kiel perfekte mezurita pauzeto dum tangodancado
Kompleta silenta interkonsento inter la dancanta paro

Sen tiaj momentoj neniu peno valorus

Sara 2008

2007-07-24

NOVA ROMANTIKO
Ili testis sin kune antaŭ ol…

Sara 2005
LA ULO EN LA CENTRO

Ankaŭ ŝi,
post ne longe
perdos la fidon je li.
Ankaŭ ŝi
laciĝos atendi lin.
Ŝi, kiel la inoj antaŭaj.

Post ŝi jam longa vico da knabinoj
kiuj volas provi lin.
Ju pli da intaj amikinoj
des pli da ontaj.
Li ja vere devas esti io
la ulo en la centro.
Inan amason li allogis
de ĉiuj landoj.

La knaboj lin envias.
Li sekrete ploras.


Sara 2005
PARA DANCO

Li vidas lin
trans la homar'.
Li rerigardas kaj skuiĝas.

Li kaj li
kuniras el la ĉambron
sed ne tute proksime.
Neniu rajtas vidi
kiom kortuŝitaj kaj tremantaj
ili ambaŭ estas.

Ekstere neniu vidas ilin.

Ene la Bambo komenciĝas…

Sara 2005
KELKAJ NOKTOJ

Dum bonaj noktoj
miro regas min.
Ellitiĝas je la tria
por silenton aŭskulti.
Pensi pri la dormantaj najbaroj
la nekonatuloj en la sama homstokejo sur la tero.
Revas mi pri futuro
planas ion ajn
sen hezito pro obstakloj.

Dum malbonaj noktoj
spiritoj regas min.
Forpasintaj eventoj min turmentas.
Malamikoj abundas.
Futuro nigras.

Kelkaj noktoj estas sensonĝaj, senvekaj.

Mi ne scias ĉu ili bonas aŭ malbonas.

Sara 2005