2012-12-12

KAFPAŬZO

En la kafejo, ili preterpasas unu la alian
senlaborulo fuĝante sian solecan silenton
trolaborulo fuĝante sonorantajn telefonojn kaj babilantajn kolegojn

 

Sara 2012

2012-03-23

DANKON

Dankon por la varmaj, karesemaj, pasiaj noktoj
Dankon por la tagoj kiam ni klopodis
kaj foje sukcesis
esti amikoj

Sara 2010

LA PERDITA REVO

La revo ne plenumiĝis.
Li kabeis.
Li tamen spionis ekster renkontiĝoj.
La eternaj figuroj, la komencantoj, la gramatikbatalantoj, la nerdoj.
La senpostula kunestado. La ĝojo.
Li perdis la finvenkan ardon, sed sen ĉio tio kio restas?
Televido, baro, futbalo.
Li eniris kaŝe kaj tuj estis alproksimiĝita de funkciuloj.
Ĉu vi pagis?

VIAJ PETANTAJ OKULOJ

Forprenu viajn petantajn okulojn de mi.
Mi ne estas malpli postulema ol ŝi.
Mi ankaŭ ne estus eterna ĝojo por vi.

Mi ofte gajas kaj facile amas ĝuste ĉar mi ne havas infanojn kun vi.

Se mi devintus atendi hejme vespere sola kun la infanoj
atendante vin dum vi sportas aŭ trinkas kun viaj amikoj,
mi amariĝus multe pli rapide ol ŝi.

Mi glaciiĝus, kaj kverelus kaj forpuŝus vin.

Do, finfine, demetu viajn petantajn okulojn kaj vivu vian elektitan vivon aŭ faru alian elekton.
Mi ne savos vin. Vi savu vin mem.

Sara 2009

LA PAGANOJ

Pastro kiu vizitas ŝamanon.
Socialisto kiu amasigas monon.
Lingvisto kiu studas Esperanton.

Sara 2008

EMO KAJ VOLO, KIE VI VIN KAŜIS?

Volo sen povo
Povo sen ebleco
Povo kaj emo sen loko
Povo kaj emo kaj loko, sed nenou kunulo
Ulo kaj volo, sed neniu permeso
Instigo kaj loko, sed neniu emo
Emo kaj loko sen povo
Televido
Emo kaj ulo - neniu loko - ne gravas- neniu permeso - ne gravas - emo kaj ulo kaj fino

ENMIGRANTA FLORO

enmigrinta floro
mire vidas de balkon'
indiĝen' arbar'

Sara 2011

SILENTAJ AŬTOJ

silentaj aŭtoj
atendas siajn moŝtojn
parkejo ĝemas

Sara 2011

MARTO

kaŭranta neĝo
kato rigardas birdmigradon
la skioj ploras


Sara 2012

FEBRUARO

glaciŝelo en ombro
pasintjara herbo en putriĝantaj folioj
kapreolo smaĉas


Sara 2012

JANUARO

neĝo sur aŭto
nubkovrita ĉielo
boto ekdancas


Sara 2012

2010-10-11

SE MI ESTUS…

Se mi estus ĉapelo, mi ĉiam nervoziĝus.

La posedanto povus forgesi min sur ĉapelbreto. Mi povus esti forlasata sur seĝo kaj tremante atendande la momenton kiam iu, preskaŭ, sidiĝas sur min.

En iu ebria nokto mia posedanto fordonas min al fremdulo kaj mi devas alkutimiĝi al tute nova kapo kaj ĉapelobreto kaj domo kaj odoroj kaj la maldelikata ludado de liaj infanoj.

Se mi estus ĉapelo mi devus vivi por la belaj momentoj kiam mi ŝvebante alten povas vidi ĉion super la kapoj de ĉiuj homoj.


Sara 2009
KEF, Helsingør.

LA AŬTO

Elirante en la ĝardenon li fermis la pordon al la domo malantaŭ si por eviti la sonon de lia kverulanta edzino.

Li ne tro bezonis prilabori la ĝardenon hodiaŭ, sed li bezonis trankvilan rifuĝejon – la bezonoj de la plantoj estis nur preteksto por iri aliloken.

Kriantaj aŭtoradoj skuas lin de liaj pensoj kaj tiras liajn okulojn al la strato. Unu aŭto haltas forte apud alia aŭto kaj du agresivaj junuloj elkuras el la unua aŭto. Ili kriegas al la dua aŭto.
Lia koro ekbatas. La situacio memorigas lin pri la multaj okazoj dum lia infaneco kiam lia ebria patro kaŭzis akcidentojn dum ŝoforado.

La najbara kato venas tra la arbustoj kaj karese ĉirkaŭiras liajn krurojn. Li tuŝas ĝin kaj senatendite komencas plori.

Li reiras en la domon por peti la edzinon ŝofori lin al la tombejo de lia patro.

Li mem neniam kuraĝis ŝofori.

Sara 2009
KEF Helsingør

MIA TRIBO

Aparta tribo multnacia
renkontiĝas en arbar'

Senlanda, senflaga, senarmea
kreante historion kaj tradicion
de esperoj kaj revoj

Ne diasporaj de iama land'
sed dise semitajn anojn
kiuj serĉas sian popolon


Sara 2010
Oranĝa Renkontiĝo, Härnösand, Svedio

2008-08-01

LA SILENTA MOMENTO
Ni promenis en silento
amikeca, trankvila, senzorga silento
senproblema, senvorta kunestado

Ekestis kiam ni turnis de la brua aĉetstrato
al la trankvila havenstrateto
En la angulo inter la stratoj estis vido al la maro
Kaj de tiu momento kiam ni turnis

nia silenta kunestado ĝis la hotelo estis magia

Valoris la tuta peno de la vojaĝo;
la turismado, la miskomprenoj kaj malakordo
Plena akordo inter ni kaj kun la mondo
ekde la turno ĉe la maro ĝis la hotelo

Kiel perfekte mezurita pauzeto dum tangodancado
Kompleta silenta interkonsento inter la dancanta paro

Sen tiaj momentoj neniu peno valorus

Sara 2008

2008-07-27

21 JAROJ
Dum dudek unu jaroj ni havis ian tipan rilaton
Rilato kiu neniam komencis
La rilato kiu daŭre ne okazas

Foje estas ĝus okazonta
Foje nur okazintonta
Dum etaj sekundoj certe survoje al okazanta- sed tamen ne

Varmaj brakumoj
Ardaj okulumoj
Mia kara
Por ĉiam mi amos vin- sed neniam ni estos kune

Sara 2008

2007-10-07

ETAJ MOMENTOJ
ekster ĉio
oni ŝtelas al si
etajn momentojn da ĝojo

Sara 2007
INFANOJ DE EKVADORO
En la lernejo la etaj infanoj
kun etenditaj molvarmaj brakoj
petas helpon
sidas sursine
De tago al tago mi prizorgas ilin pli

En la strato la etaj infanoj
per etenditaj malpuraj manoj
petas monon
vendas etaĵojn
De tago al tago mi ignoras ilin pli

Ne eblas promeni tra la centro sen ignori ilin
Ne eblas rigardi en la okulojn de la stratinfanoj
Ne forgesu:
neniam, neniam enrigardu iliajn okulojn
- alie vi ne povos dormi.

Sara 2007

2007-07-24

NOVA ROMANTIKO
Ili testis sin kune antaŭ ol…

Sara 2005
LA ULO EN LA CENTRO

Ankaŭ ŝi,
post ne longe
perdos la fidon je li.
Ankaŭ ŝi
laciĝos atendi lin.
Ŝi, kiel la inoj antaŭaj.

Post ŝi jam longa vico da knabinoj
kiuj volas provi lin.
Ju pli da intaj amikinoj
des pli da ontaj.
Li ja vere devas esti io
la ulo en la centro.
Inan amason li allogis
de ĉiuj landoj.

La knaboj lin envias.
Li sekrete ploras.


Sara 2005